Kio estas Reto 1.0?

>> Revenu al la Ĉefpaĝo <<

Reto 1.0 estas stilo, sed plie ĝi estas pensmaniero. Ĉi tiu retejo estas skizit/ata laŭ la Reto 1.0 stilo, kaj, laŭ mia opinio, Esperanto mem estas planita laŭ la Reto 1.0 pensmaniero.

Antaŭ kelkaj jardekoj, ĉiu ajn homo povus krei sian propran retejon, kaj diri ion ajn, kion si volis. Estis facile krei retpaĝojn kaj montri ilin al amikoj, familianoj, ktp. Do temis pri komunikado. Ĉiu volis kaj povis kompreni kaj esti komprenita. Ne necesis pagi por komplikaj datumbazoj, desegnistoj, ktp. Nur diru tion, kion vi volas diri per viaj propraj povoj.

Tial mi supozas ke multe da Esperanto-retejoj aspektas tre Reto 1.0-ecaj. (Vi povas vidi kelkajn ekzemplojn en la "ligiloj" paĝo, sed ekzistas multaj aliaj. Ambau Esperanto kaj Reto 1.0 helpas komunikadon kaj la povon disdoni ideojn al grandaj aŭskultantoj/legantoj sed multe da peno. Ambaŭ helpas ĝustecon, ĉar la kvalito de Reto 1.0 paĝaroj ne dependas de la edukado, monhaveco, aŭ teknika scipovo de la aŭtoro ĝuste kiel la kvalito de onies Esperanto ne dependas de ilia edukado, monhaveco, aŭ ĝenerala lingva scipovo.

Ĉi tiu paĝaro estis originale kreita ĉe la 2015 Reto 1.0 konferenceo en Portland, Oregon. Mi esperas ke la Esperantistaro konservos la bonajn kvalitojn de Reto 1.0 pli bone ol la ĝenerala homaro.